Register  Login  Active Topics  Maps  

Kiel vi uzas esperanton?

  Tags: Esperanto
 Language Learning Forum : Esperanto Post Reply
Crush
Tetraglot
Senior Member
ChinaRegistered users can see my Skype Name
Joined 5652 days ago

1622 posts - 2299 votes 
Speaks: English*, Spanish, Mandarin, Esperanto
Studies: Basque

 
 Message 1 of 5
21 January 2015 at 9:59am | IP Logged 
Mi ankoraŭ estas komencanto sed mi jam scias, ke esperantujo estas mondo granda kaj ekzistas multaj manieroj de uzi esperanton. Ĉu esperanto estas parto de via ĉiutaga vivo? Ĉu vi havas amikojn (ktp), kun kiuj vi ĝin parolas? Aŭ por vi estas precipe "reta lingvo"?
1 person has voted this message useful



Radioclare
Triglot
Senior Member
United Kingdom
timeofftakeoff.com
Joined 4370 days ago

689 posts - 1119 votes 
Speaks: English*, German, Esperanto
Studies: Croatian, Serbian, Macedonian

 
 Message 2 of 5
22 January 2015 at 12:58am | IP Logged 
Mi parolas Esperanton jam de kelkaj jaroj kaj do jam havis multajn okazojn uzi ĝin.

Mi estas feliĉa kompare al multaj aliaj lernantoj de Esperanto, kiuj spertas malfacilaĵojn trovi aliajn homojn kun kiuj praktiki, ĉar mi renkontis mian fianĉon pere de la lingvo. Ni nun loĝas kune, do se mi volus mi povus parole Esperanton ĉiutage. Mi tamen ne tre ofte faras, ĉar ni ambaŭ estas denaskaj parolantoj de la angla, kaj do jam havas komunan lingvon sen paroli Esperanton. Tamen ĝi ofte utilas por ni kiel sekreta lingvo. Ekzemple se ni estas en publika loko kaj volas diri ion sen ke ĉiu en la ĉambro kompreni, ni povas babili en Esperanto. Ni kelkfoje uzas ĝin ankaŭ kiam ni vojaĝas eksterlande kaj pro diversaj kialoj volas ŝajnigi kvazaŭ ni ne estus britaj turistoj.

Kiam mi estis pli juna mi membriĝis en la asocio por junaj Esperanto-parolantoj en Britio, kaj finfine fariĝis ties sekretario. Mi respondecis dum jaroj pri la organizado de renkontiĝoj por membroj en Britio, do mi havis la okazon renkonti multajn aliajn parolantojn de la lingvo kaj kelkaj fariĝis amikoj :)

Mi ĉeestis ankaŭ kelkajn internaciajn renkontiĝojn por junuloj - en Hungario, Germanio, Ĉeĥio, Pollando kaj Ukrainio. Estas bonŝance por mi ke mi loĝas en Eŭropo, ĉar estas multe pli facile por ni ĉi tie ĉeesti aranĝojn en aliaj landoj.

Nuntempe Esperanto fariĝis pli labora afero por mi, ĉar mi fariĝis la kasisto de mia landa asocio kaj do respondecas pri multaj enuigaj aferoj!

3 persons have voted this message useful



Crush
Tetraglot
Senior Member
ChinaRegistered users can see my Skype Name
Joined 5652 days ago

1622 posts - 2299 votes 
Speaks: English*, Spanish, Mandarin, Esperanto
Studies: Basque

 
 Message 3 of 5
22 January 2015 at 12:48pm | IP Logged 
Kiam mi loĝis en Hispanio, mi kelkaj fojoj iris al la Hispana Esperanto-Federacio kaj babilis kun la homoj tie. Estis agrabla babili kun ili, sed mia esperanto ne estis sufiĉe bona por havi vere interesan konversacion.

Hieraŭ mi konis rete homon, kiu instruas esperanton ĉe la Zaozhuang-a Profesia Instituto. Ŝajnas, ke tie esperanto estas deviga kurso, tio estas, ke tutaj la studentoj devas lerni ĝin. Li diris al mi ankaŭ, ke estos esperanto-festivalo en sia urbo (kie ankaŭ estas la Esperanto-Muzeo). Mi estas tre feliĉa aŭdi ĉi tiujn novaĵojn!
2 persons have voted this message useful



glavkos
Triglot
Newbie
Greece
glavkos.blogspot.comRegistered users can see my Skype Name
Joined 5025 days ago

13 posts - 15 votes
Speaks: Greek*, English, Esperanto
Studies: Russian

 
 Message 4 of 5
22 January 2015 at 7:59pm | IP Logged 
Mi sxatas legi historiojn kiel homoj eklernis Esperanton kaj devenis parto de
Esperantujo. Mia historio estas tute malsama, cxar mi renkontis Esperanton tute
hazarde, sed ankaux post multe da jaroj (mi okupigxas kun la lingvo ekde 2008) mi ne
konsideras mi-mem kiel flua parolanto de la lingvo.

Unue, kvankam en la pasinteco mi auxdis pri la lingvo, mi tute hazarde trovis en la
reto la TTT-paĝaro de lernu.net ...Pasxo post pasxo mi finigxis la bazajn lecionoj kaj
Gerda Malaperis. Sed, mi ne havis veran okazon por pratiki la lingvon parolante. En la
loko kie mi
logxas ne estas Esperantistoj. Do, mi pensis ke estus bone partopreni en iu arangxo.
Fakte, mi partoprenis en kelkaj arangxoj (SES, IJS ktp) en Slovakio kaj en Polando. Mi
ankaux vojagxis 2 semajnoj pere Pasporta Servo en Euxropo. Mi estis gastigxita je miaj
amikoj, kiuj mi renkontis antauxe dum la renkontigxojn. Estas tre amuze ke iu povas
vojagxi tiel. Mi ecx ne povus imagi ke tio estas ebla antauxe.

Mi sxatas pratiki Esperanto skribante mesagxojn kun amikojn aux krei novajn artikolojn
en
Vikipedio. Generale mi povas diri ke mia sperto kun la lingvo estas tre bona (mi vere
sxatas Varsovia Vento kaj mi cxiam auxdas gxian podkastojn), cxar Esperanto ne estas
nur la lingvo, sed la kulturo ankaux de gxiaj homoj. Do ....



Edited by glavkos on 22 January 2015 at 8:04pm

1 person has voted this message useful



Crush
Tetraglot
Senior Member
ChinaRegistered users can see my Skype Name
Joined 5652 days ago

1622 posts - 2299 votes 
Speaks: English*, Spanish, Mandarin, Esperanto
Studies: Basque

 
 Message 5 of 5
23 January 2015 at 4:03am | IP Logged 
Mi kredas, ke por multaj el ni tio, kio plej interesas ne estas la lingvo sed la kulturo esperanta. Mi mem komencis lerni ĝin je 2011, sed kiel vi konis neniun, kun kiu praktiki, do ĝis nun mi ne bone lernis ĝin. Hodiaŭ mi havas renkontiĝon per Skajpo kun la homo pri kiu mi parolis hieraŭ.


1 person has voted this message useful



If you wish to post a reply to this topic you must first login. If you are not already registered you must first register


Post ReplyPost New Topic Printable version Printable version

You cannot post new topics in this forum - You cannot reply to topics in this forum - You cannot delete your posts in this forum
You cannot edit your posts in this forum - You cannot create polls in this forum - You cannot vote in polls in this forum


This page was generated in 0.3125 seconds.


DHTML Menu By Milonic JavaScript
Copyright 2024 FX Micheloud - All rights reserved
No part of this website may be copied by any means without my written authorization.