Register  Login  Active Topics  Maps  

Mi volas lerni esperanton, sed... kiel?

 Language Learning Forum : Esperanto Post Reply
Crush
Tetraglot
Senior Member
ChinaRegistered users can see my Skype Name
Joined 5650 days ago

1622 posts - 2299 votes 
Speaks: English*, Spanish, Mandarin, Esperanto
Studies: Basque

 
 Message 1 of 6
11 January 2015 at 3:52am | IP Logged 
Mi jam longtempe volas lerni esperanton, sed post kelkaj semajnoj mi ĉiam forlasis miajn studojn. Mi kredas, ke tio estas pro fakto, ke mi ne konas neniun kun kiu paroli kaj praktiki mian esperanton. Mi provis studi kun amikoj, ĉar mi pensas, ke tiel estus pli interesa, sed post tempo ili ĉiam enuiĝas kaj ni ne lernas plu.

Kiel mi povas "enigi" esperanton en mia ĉiutaga vivo por ne forlasi ĝin? Ŝatas al mi aūskulti Muzaiko kaj mi trovas, ke la voĉoj de la parolantoj de Radio Aktiva estas tre belaj kaj sia esperanto sonas tre natura. Mi ankaū volus praktiki mian esperanton, sed ankoraū malbone parolas ĝin kaj ne volus uzi mian malbonan esperanton en forumoj.

Ĉu vi havas sugestojn? Dankon :)
1 person has voted this message useful



Radioclare
Triglot
Senior Member
United Kingdom
timeofftakeoff.com
Joined 4368 days ago

689 posts - 1119 votes 
Speaks: English*, German, Esperanto
Studies: Croatian, Serbian, Macedonian

 
 Message 2 of 6
15 January 2015 at 12:12am | IP Logged 
Miaopinie vi jam tre bone parolas (almenaŭ skribas) Esperanton :) Vi certe skribas pli
bone ol multaj homoj kiuj jam partoprenas diskutojn ĉe la forumoj de Lernu.net, do mi
kredas ke vi ne devas timi se vi volas aliĝi al tiuj forumoj kaj praktiki. Lernu sendube
estas la plej bona loko por konatiĝi kun aliaj komencantoj kaj progresantoj.

Mi ne scias ĉu vi uzas Twitter, sed se jes mi konsilas sekvi kelkajn Esperantajn kontojn,
ekzemple @vorto_dela_tago; tiel vi povus vidi iom da Esperanto ĉiutage. Mi sekvas kelkajn
kontojn en la kroata kaj makedona lingvoj nuntempe kaj treege helpas al mi legi almenaŭ
kelkajn frazojn en la lingvoj ĉiutage.
3 persons have voted this message useful



Crush
Tetraglot
Senior Member
ChinaRegistered users can see my Skype Name
Joined 5650 days ago

1622 posts - 2299 votes 
Speaks: English*, Spanish, Mandarin, Esperanto
Studies: Basque

 
 Message 3 of 6
15 January 2015 at 6:10am | IP Logged 
Dankon Radioclare! Do mi provos skribi en la foroj de Lernu. Mi jam ricevas vorton ciutage de Lernu, sed devas konfesi, ke mi ne legas ilin... Mi ĵus rigardis kaj ŝajnas, ke mi havas pli ol 1,300 mesaĝojn ne legitajn! Ekde hodiaŭ mi komencos legi ilin :)

Mi ne uzas Twitter (ĉiaokaze Twitter estas blokita ĉi tie en Ĉinio). Eble estus bona ideo krei konton nur per praktiki esperanton. Eblas legi la mesaĝojn sen krei konton? Dankon denove per la sugestojn kaj vian helpon!

Hmm, ŝajnas, ke iu jam uzis mian retpoŝton per krei konton de Twitter kaj nun la konto estas suspendita. Domaĝe.
1 person has voted this message useful



Radioclare
Triglot
Senior Member
United Kingdom
timeofftakeoff.com
Joined 4368 days ago

689 posts - 1119 votes 
Speaks: English*, German, Esperanto
Studies: Croatian, Serbian, Macedonian

 
 Message 4 of 6
15 January 2015 at 10:55pm | IP Logged 
Haha, jes, ankaŭ mi dum jaroj ricevis la 'vorto de la tago'-retmesaĝojn de Lernu kaj
tre malofte legis :D

Mi tute forgesis pri tio ke Twitter estas blokita en Ĉinio. Alia socia reto kiun uzas
sufiĉe multaj Esperantistoj estas ipernity. Mi mem ne vere ŝatas ĝin sed ĝi
populariĝis antaŭ eble sep jaroj ĉar ĝi havis Esperantalingvan tradukon antaŭ multaj
aliaj retpaĝaroj, ekzemple Facebook. Kompreneble ekzistas multaj grupoj por Esperanto
ankaŭ ĉe Facebook, sed mi supozas ke ankaŭ tiun oni blokas en Ĉinio.

Mi malsukcesas elpensi pliajn konsilojn por vi ĉar ŝajnas kvazaŭ vi jam tiom bone
progresas. Espereble vi trovos eblecojn praktiki ĉe Lernu, ĉar ĝenerale mi pensas ke
preskaŭ ĉiuj lernantoj de Esperanto estas en la sama situacio kaj ne konas aliajn
lernantojn en la vera vivo, do bonvenas okazojn babili rete. Sed se ne vi certe povas
starigi Esperantajn fadenojn ĉi tie kaj almenaŭ mi respondos :)
2 persons have voted this message useful



robarb
Nonaglot
Senior Member
United States
languagenpluson
Joined 4844 days ago

361 posts - 921 votes 
Speaks: Portuguese, English*, German, Italian, Spanish, Dutch, Swedish, Esperanto, French
Studies: Mandarin, Danish, Russian, Norwegian, Cantonese, Japanese, Korean, Polish, Greek, Latin, Nepali, Modern Hebrew

 
 Message 5 of 6
16 January 2015 at 11:07am | IP Logged 
Ankaŭ mi respondos se oni volas praktiki ĉi tie--almenaŭ se estos kreitaj fadenojn kun interesaj temoj. Sed mi
pensas ke Crush ne devus imiti mian Esperanton, ĉar ĝi estas malperfekta.

Antaŭe, dum kelkaj monatoj mi praktikadis Esperanton ĉiusemajne kun unu homo kun kiu mi konatiĝis en la
retpaĝo italki. Tio helpis min multe, sed ankaŭ mi forlasis la praktikparoladojn ĉar mi volis uzi mian tempon por
praktiki aliajn lingvojn. Mi pensas ke tio estis bonega maniero por lerni. Povas iom malfacili trovi homon kiun vere
volas praktiki kaj ne forlasos post unu aŭ du renkontoj, sed laŭ mi la serĉado valoras--pli ol por aliaj lingvoj kies
parolantoj estas pli facile troveblaj.
2 persons have voted this message useful



Crush
Tetraglot
Senior Member
ChinaRegistered users can see my Skype Name
Joined 5650 days ago

1622 posts - 2299 votes 
Speaks: English*, Spanish, Mandarin, Esperanto
Studies: Basque

 
 Message 6 of 6
16 January 2015 at 3:31pm | IP Logged 
Dankon denove pro viaj mesaĝoj! Mi kredas, ke la ideo de serĉi ĉe iTalki homon kun kiu praktiki esperanton estas bonega. Mi ĵus skribis kelkajn mesaĝon al aliaj esperantstudentoj, do mi atendos, kion ili respondos.

Tio, kion mi plej volus estas konvinki amikon lerni esperanton kun mi, sed ili ĉiam tro frue enuiĝas. :/ Estas tre domaĝe, ĉar tre frue eblas konversacii esperante (eĉ se estas konversacioj simplaj) kaj tio min feliĉigas multe.

Ĉiaokaze, mi pripensos temon por diskuti ĉi tie. Eble pli da homoj volos partopreni! Mi scias, ke ĉe ĉi tiu forumo estas multe da esperantistoj.


1 person has voted this message useful



If you wish to post a reply to this topic you must first login. If you are not already registered you must first register


Post ReplyPost New Topic Printable version Printable version

You cannot post new topics in this forum - You cannot reply to topics in this forum - You cannot delete your posts in this forum
You cannot edit your posts in this forum - You cannot create polls in this forum - You cannot vote in polls in this forum


This page was generated in 0.3750 seconds.


DHTML Menu By Milonic JavaScript
Copyright 2024 FX Micheloud - All rights reserved
No part of this website may be copied by any means without my written authorization.