Register  Login  Active Topics  Maps  

Pli da demandoj

 Language Learning Forum : Esperanto Post Reply
Crush
Tetraglot
Senior Member
ChinaRegistered users can see my Skype Name
Joined 5650 days ago

1622 posts - 2299 votes 
Speaks: English*, Spanish, Mandarin, Esperanto
Studies: Basque

 
 Message 1 of 7
03 August 2011 at 6:00pm | IP Logged 
En alia kurso de esperanto ("Parolu E-on: Método autodidactica de lengua internacional esperanto") mi trovis kelkajn vortojn kaj frazojn ke mi ne tute komprenas.

1. Ĉiun tagon mi studas.
En la libro korektis iu kelkajn erarojn (ĝi estas biblioteklibro) kaj ĉi tiu homo aligi la nojn. Ĉu esperanto uzas la akuzativon kun datoj kaj tempoj (kiel Germano)?

2. Kanzono
Mi vidis ĉi vorton kaj sciis, ke la aŭtoro volis diri "song", sed mi pensis ke tion oni diras "kanto". Ĉu ili estas samaj, aŭ estas diferenco inter ili?

3. Mis donis tri pomojn al ĉiuj infano. (Ankaŭ estas la frazo "Mis scias la motivon, ke ridas vi dum plor', ĉar mi penetras ĝis l'enigma fundo de via virinkor'")
Mi ne scias, ĉu tio ĉi estas eraro aŭ malnova vorto (kiel "ci"), ke oni tre malofte uzas.

Dankegon al ĉiu!

Aĥ! Se mi havas pli da demandoj, ĉu mi skribu ilin ĉi tie aŭ kreu novan fadenon?
1 person has voted this message useful



Volte
Tetraglot
Senior Member
Switzerland
Joined 6224 days ago

4474 posts - 6726 votes 
Speaks: English*, Esperanto, German, Italian
Studies: French, Finnish, Mandarin, Japanese

 
 Message 2 of 7
03 August 2011 at 8:07pm | IP Logged 
Crush wrote:
En alia kurso de esperanto ("Parolu E-on: Método autodidactica de lengua internacional esperanto") mi trovis kelkajn vortojn kaj frazojn ke mi ne tute komprenas.


Mi ne sciis kiel respondi al la 1a kaj 2a, do mi demandis al amiko, kiu parolas pli bone ol mi.

Crush wrote:

1. Ĉiun tagon mi studas.
En la libro korektis iu kelkajn erarojn (ĝi estas biblioteklibro) kaj ĉi tiu homo aligi la nojn. Ĉu esperanto uzas la akuzativon kun datoj kaj tempoj (kiel Germano)?


Vidu PMEG pri tempopunkto.

Crush wrote:

2. Kanzono
Mi vidis ĉi vorton kaj sciis, ke la aŭtoro volis diri "song", sed mi pensis ke tion oni diras "kanto". Ĉu ili estas samaj, aŭ estas diferenco inter ili?


Ili ne estas tutsame. Tamen, la nesamec' ne ŝajnas esti sama por ĉiu. "Kanto" estas nepre "song". Kelkaj homoj diras "kanzonon" signifante "song"-on, sed por aliaj, estas pli fakvorto.

La vikipedia artikolo pri Kanzono diras:
"En muziko, kanzono estis 16-jarcenta plurparta voĉa enmuzikigo de literatura kanzono, aŭ 16-jarcenta kaj 17-jarcenta instrumenta komponaĵo. La instrumenta kanzono, unue bazita sur franca-flandraj polifoniaj kantoj, poste sendepende komponata, ekz. la latunblovinstrumentaj kanzonoj de Giovanni Gabrieli, influis la fugon kaj estis la rekta praulo de la sonato."

Uzu "kanton".

Crush wrote:

3. Mis donis tri pomojn al ĉiuj infano. (Ankaŭ estas la frazo "Mis scias la motivon, ke ridas vi dum plor', ĉar mi penetras ĝis l'enigma fundo de via virinkor'")
Mi ne scias, ĉu tio ĉi estas eraro aŭ malnova vorto (kiel "ci"), ke oni tre malofte uzas.


Estas eraro.

Crush wrote:

Dankegon al ĉiu!

Aĥ! Se mi havas pli da demandoj, ĉu mi skribu ilin ĉi tie aŭ kreu novan fadenon?


Kreu novan fadenon.

2 persons have voted this message useful



Crush
Tetraglot
Senior Member
ChinaRegistered users can see my Skype Name
Joined 5650 days ago

1622 posts - 2299 votes 
Speaks: English*, Spanish, Mandarin, Esperanto
Studies: Basque

 
 Message 3 of 7
03 August 2011 at 8:25pm | IP Logged 
Dankon denove, Volte.
1 person has voted this message useful





Fasulye
Heptaglot
Winner TAC 2012
Moderator
Germany
fasulyespolyglotblog
Joined 5632 days ago

5460 posts - 6006 votes 
1 sounds
Speaks: German*, DutchC1, EnglishB2, French, Italian, Spanish, Esperanto
Studies: Latin, Danish, Norwegian, Turkish
Personal Language Map

 
 Message 4 of 7
05 August 2011 at 2:51pm | IP Logged 
KANTO kaj KANZONO

Jen la klarigoj de PIV (= Plena Ilustrita Vortaro):

1. la kanto = muzikajxo por vocxoj kun aux sen akompanajxo.

2. la kanzono = versajxo, plejofte gaja, sprita aux moka, konsistanta el egalaj strofoj finigxantaj per refreno kaj destinita esti kantata.

Wörterbuch Esperanto - Deutsch von Okelmann:

1. la kanto = das Lied, der Gesang, das Singen

2. la kanzono = das Chanson, das freche Lied

Espereble tio plej bone helpus!

Fasulye


3 persons have voted this message useful



Crush
Tetraglot
Senior Member
ChinaRegistered users can see my Skype Name
Joined 5650 days ago

1622 posts - 2299 votes 
Speaks: English*, Spanish, Mandarin, Esperanto
Studies: Basque

 
 Message 5 of 7
05 August 2011 at 5:48pm | IP Logged 
Dankegon, Fasulye! Mi ankoraŭ tute ne komprenas, sed ne gravas. Mi kredas, ke kanzono estas vorto, kiun ne ofte (eble neniam) utilizos mi.
1 person has voted this message useful





Fasulye
Heptaglot
Winner TAC 2012
Moderator
Germany
fasulyespolyglotblog
Joined 5632 days ago

5460 posts - 6006 votes 
1 sounds
Speaks: German*, DutchC1, EnglishB2, French, Italian, Spanish, Esperanto
Studies: Latin, Danish, Norwegian, Turkish
Personal Language Map

 
 Message 6 of 7
05 August 2011 at 6:00pm | IP Logged 
"Kanto" estas la gxenerala vorto por "song" kaj "kanzono" unu speciala tipo de kanto.

Cxu nun pli klare?

Fasulye



Edited by Fasulye on 05 August 2011 at 7:55pm

1 person has voted this message useful



Crush
Tetraglot
Senior Member
ChinaRegistered users can see my Skype Name
Joined 5650 days ago

1622 posts - 2299 votes 
Speaks: English*, Spanish, Mandarin, Esperanto
Studies: Basque

 
 Message 7 of 7
05 August 2011 at 9:10pm | IP Logged 
Jes, tio estas ĝuste kion mi volas scii!


1 person has voted this message useful



If you wish to post a reply to this topic you must first login. If you are not already registered you must first register


Post ReplyPost New Topic Printable version Printable version

You cannot post new topics in this forum - You cannot reply to topics in this forum - You cannot delete your posts in this forum
You cannot edit your posts in this forum - You cannot create polls in this forum - You cannot vote in polls in this forum


This page was generated in 0.2969 seconds.


DHTML Menu By Milonic JavaScript
Copyright 2024 FX Micheloud - All rights reserved
No part of this website may be copied by any means without my written authorization.