Register  Login  Active Topics  Maps  

Kie estas ĉiuj esperantistoj?

  Tags: Esperanto
 Language Learning Forum : Esperanto Post Reply
12 messages over 2 pages: 1 2  Next >>
dmaddock1
Senior Member
United States
Joined 5193 days ago

174 posts - 426 votes 
Speaks: English*
Studies: Italian, Esperanto, Latin, Ancient Greek

 
 Message 1 of 12
13 April 2011 at 11:03pm | IP Logged 
Kial estas ĉi tio diskutĉambro tro kvieta? Ĉu ekzistas pli bona ujo por babili Esperante? Kien? Informigu min.

Kiel vi uzas Esperanton ĉiutage? Mi legas, sed mi sentas ke tio ne estas sufiĉa por aktiviĝo. Eble skribus taglibron, sed mia vivo estas teda. Ĉu vi konas pri enreta Esperanta libroklubo? Ĝenerale paroli kun fremduloj ne plaĉas al mi, sed almenaŭ tiam mi havas temon.

d.
1 person has voted this message useful



Volte
Tetraglot
Senior Member
Switzerland
Joined 6199 days ago

4474 posts - 6726 votes 
Speaks: English*, Esperanto, German, Italian
Studies: French, Finnish, Mandarin, Japanese

 
 Message 2 of 12
15 April 2011 at 4:07am | IP Logged 
dmaddock1 wrote:
Kial estas ĉi tio diskutĉambro tro kvieta? Ĉu ekzistas pli bona ujo por babili Esperante? Kien? Informigu min.


Ĉar estas malmulte da Esperanto-parolantoj ĉe ĉi forumo, kaj ankaŭ ni ne ofte skribas ĉi tie.

Mi ne ofte uzas Esperanton rete. Tamen, ekzistas diversaj babilejoj - mi nur ne kapablas proponi la plej bonajn al vi, bedaŭrinde.

dmaddock1 wrote:

Kiel vi uzas Esperanton ĉiutage? Mi legas, sed mi sentas ke tio ne estas sufiĉa por aktiviĝo. Eble skribus taglibron, sed mia vivo estas teda. Ĉu vi konas pri enreta Esperanta libroklubo? Ĝenerale paroli kun fremduloj ne plaĉas al mi, sed almenaŭ tiam mi havas temon.


Mi legas, parolas kune kun geamikoj, skribetas, kelkfoje podkastaŭskultumas, ktp.

Por aktivigi mian Esperanton, mi iris al Esperanto-renkontiĝon, dum unu semajno. Krom tio, oni certe ankaŭ povas aktivigi sian Esperanto-konon skribante.

Por perfektigi mian Esperanton, tamen, mi legegadas, kelkfoje kontrolante vortaroj.

Ĉu vi ŝatas paroli kune kun samlandanoj, aŭ eĉ ne? Se jes, kial vi kutime ne ŝatas paroli kune kun fremduloj?

1 person has voted this message useful



dmaddock1
Senior Member
United States
Joined 5193 days ago

174 posts - 426 votes 
Speaks: English*
Studies: Italian, Esperanto, Latin, Ancient Greek

 
 Message 3 of 12
15 April 2011 at 4:53am | IP Logged 
Volte wrote:
Ĉu vi ŝatas paroli kune kun samlandanoj, aŭ eĉ ne? Se jes, kial vi kutime ne ŝatas paroli kune kun fremduloj?


Ho, mi intencis diri nekonatoj, ne fremduloj! La ideo parolas per Skype, en kongreso, ktp. kun personoj kiun mi ne konas estas tro tima. :)
1 person has voted this message useful



Volte
Tetraglot
Senior Member
Switzerland
Joined 6199 days ago

4474 posts - 6726 votes 
Speaks: English*, Esperanto, German, Italian
Studies: French, Finnish, Mandarin, Japanese

 
 Message 4 of 12
15 April 2011 at 5:47am | IP Logged 
dmaddock1 wrote:
Volte wrote:
Ĉu vi ŝatas paroli kune kun samlandanoj, aŭ eĉ ne? Se jes, kial vi kutime ne ŝatas paroli kune kun fremduloj?


Ho, mi intencis diri nekonatoj, ne fremduloj! La ideo parolas per Skype, en kongreso, ktp. kun personoj kiun mi ne konas estas tro tima. :)


Ho! Plibone. Do, vi aŭ povas konatiĝi kun kelkaj homoj antaŭ vi iros kongresen, aŭ malplitimiĝi, aŭ trovi kielon esti malpli tima (ekzemple, vi diris ke vi povas legi librojn kaj poste diskuti ilin - aŭ vi povas ĉeesti ĉe prelegoj kaj poste babili pri ili, ktp.) Ne estu timigita. :-)

Bonŝancon!

1 person has voted this message useful



dmaddock1
Senior Member
United States
Joined 5193 days ago

174 posts - 426 votes 
Speaks: English*
Studies: Italian, Esperanto, Latin, Ancient Greek

 
 Message 5 of 12
15 April 2011 at 3:05pm | IP Logged 
Volte wrote:
Vi diris ke vi povas legi librojn kaj poste diskuti ilin


Diskuti ilin, jen la ĝeno. Oni pensus ke tia lingvo kiel Esperanto havus faciltrovantajn ejojn por diskuti Esperantlingva literaturo rete ĉar tio lingvo disvolvis ambaŭ literaturema kaj disvasta. Sed ne.

Dankon por la kuraĝigo. Se mi povas trovi bonan ejon por uzi Esperanto, mi provos. Bedaŭrindete, ŝajnas al mi pli facila diskuti pri Esperanto ol en Esperanto. Se mi demandis la superan angle, ĉi tio diskut-fadeno estus kvindek paĝoj pri ĝia utilo/malutilo aŭ mia stulto/malstulto ktp. En Esperanto, preskaŭ neniu zorgas...


Edited by dmaddock1 on 15 April 2011 at 3:06pm

1 person has voted this message useful



Volte
Tetraglot
Senior Member
Switzerland
Joined 6199 days ago

4474 posts - 6726 votes 
Speaks: English*, Esperanto, German, Italian
Studies: French, Finnish, Mandarin, Japanese

 
 Message 6 of 12
16 April 2011 at 1:57am | IP Logged 
dmaddock1 wrote:
Volte wrote:
Vi diris ke vi povas legi librojn kaj poste diskuti ilin


Diskuti ilin, jen la ĝeno. Oni pensus ke tia lingvo kiel Esperanto havus faciltrovantajn ejojn por diskuti Esperantlingva literaturo rete ĉar tio lingvo disvolvis ambaŭ literaturema kaj disvasta. Sed ne.


Estus bela, jes. Mi ne sciis pri io simila, sed tio ne signifas multe. Ege tro ofte, oni ne scias pri io, kio vere utilus. Serĉante, mi trovis per-esperanto-literaturo · Literaturo en kaj per Esperanto - eble ĝi taŭgus?

Ankaŭ ekzistas diversaj babilejoj kaj forumoj, kaj eĉ la tujmesiĝilo de lernu, sed mi bedaŭrinde ne multscias pri ili. La kvalito kaj aktiveco ege malsamas inter ili - kaj mi ne uzas ilin, do, mi ne povas diri al vi se, ekzemple, babilejo.org bonus.

Tamen, se oni nur demandas ĉe grandeta renkontiĝo (kun kelkdekaj homoj), oni ofte trovas kelkajn homojn, kiuj multe scias pri Esperanto literaturo, kaj ili ofte feliĉe babilus pri ĝî.

Tion mi faris. Do, mi pli konas homojn (kiuj mem konas homojn, ktp) ol retlokojn, kaj tio ne bontransdoneblas. Plej bona konsilo, kiun mi havas por vi, estas ke vi ekkoni aliajn Esperanto-parolantojn. Poste, vi ne mankus eblecojn uzi la lingvon.

dmaddock1 wrote:

Dankon por la kuraĝigo. Se mi povas trovi bonan ejon por uzi Esperanto, mi provos. Bedaŭrindete, ŝajnas al mi pli facila diskuti pri Esperanto ol en Esperanto. Se mi demandis la superan angle, ĉi tio diskut-fadeno estus kvindek paĝoj pri ĝia utilo/malutilo aŭ mia stulto/malstulto ktp. En Esperanto, preskaŭ neniu zorgas...


Estas preskaŭ ĉiam pli facile diskuti pri io ajn kun jamkonatuloj/en jam konata loko, ol trovi homojn kiuj scias ion pri ĝi.

Kiam vi skribas en angla forumo uzante Esperanton, jes, ne tiom multe da homoj respondas. Samus se oni uzus eŭskan (665 milo da parolantoj) ĉi tie, aŭ hmongan (4 miliono da parolantoj) - sed tio signifas preskaŭ nenio pri la lingvoj mem, kaj iom pli pri ĉi forumo. La Esperanto-sekcio de HTLAL ne estas ege aktiva, kiel vi jam vidis.

Esperanto-uzantoj zorgas - sed ne povas zorgi ĉion, ĉie, ĉiam.

Sed, finfine, por ia lingvo ajn, oni devas finfine ekbabibli kun homoj, kiuj parolas ĝin, kun aŭ sen timo. Eble legu ion skribita de Benny (irishpolyglot/fluentin3months)?

Pardonu la stilo de ĉi mesaĝo. Mi lacegas, sed mi tamen decidis respondi.

1 person has voted this message useful





Fasulye
Heptaglot
Winner TAC 2012
Moderator
Germany
fasulyespolyglotblog
Joined 5607 days ago

5460 posts - 6006 votes 
1 sounds
Speaks: German*, DutchC1, EnglishB2, French, Italian, Spanish, Esperanto
Studies: Latin, Danish, Norwegian, Turkish
Personal Language Map

 
 Message 7 of 12
16 April 2011 at 7:49am | IP Logged 
Mi uzas Esperanton in mia propra TAC - log kaj kelkfoje skribas Esperanton en Iversens log. En tiu-cxi Esperanto diskutcxambro mi skribas malmulte.

Mi scias, ke Vikipedio ekzistas ankaux en Esperanto, do se vi volas legi tekstojn sur tute diversaj temoj, vi povas legi Vikipedio interrete. Pri aliaj retejoj en Esperanto mi ne scias, cxar mi mem ne uzas ilin.

Mi auxdis pri Usono, ke nur en malmulte da urboj estas Esperanto-kluboj. Mi mem unufoje en la monato partoprenas en malgranda Esperanto-rondo, kie ni dum du horoj nur parolas Esperanton kaj pritraktas diversajn temojn rilate al Esperanto.

Kompreneble Skypo estas eblo por paroli kun homoj en eksterlando ekzemple. Mi uzas Esperanton por skypi kun poliglotulo.

Fasulye

Edited by Fasulye on 16 April 2011 at 7:59am

1 person has voted this message useful



dmaddock1
Senior Member
United States
Joined 5193 days ago

174 posts - 426 votes 
Speaks: English*
Studies: Italian, Esperanto, Latin, Ancient Greek

 
 Message 8 of 12
18 April 2011 at 2:30am | IP Logged 
Dankon, Volte! Tio aspektas bona. Mi rekonas unu-du nomojn de aliaj retejoj. Vi faris multajn bonajn punktojn. Verdire, mi ekkonas novamikoj mallerte eĉ angle. :)

Ankaŭ Fasulye, tro vera, Eo-kluboj en Usono estas rara. Mi trovis ke la klubo apud mi mortis, ŝajne.

d.



1 person has voted this message useful



This discussion contains 12 messages over 2 pages: 2  Next >>


Post ReplyPost New Topic Printable version Printable version

You cannot post new topics in this forum - You cannot reply to topics in this forum - You cannot delete your posts in this forum
You cannot edit your posts in this forum - You cannot create polls in this forum - You cannot vote in polls in this forum


This page was generated in 0.4688 seconds.


DHTML Menu By Milonic JavaScript
Copyright 2024 FX Micheloud - All rights reserved
No part of this website may be copied by any means without my written authorization.