http://www.youtube.com/watch?v=AyxYmoVS2XA
Esperanto estis kreita en 1887, kun la celo farigxi la universala ne-politika lingvo de la planedo Tero. Je cxi-tago, en la unua kvarono de la dudek-unua jarcento, gxi ne tute sukcesis tion atingi.
Esperanto ne sukcesis gxuste pro tio, kion gxi kontrawas: politiko.
La mondo de la dudek-unua jarcento estas farigxanta pli kaj pli superregata de angla kaj uson-britaj kulturoj, dum aliaj kulturoj kaj lingvoj, escepte de la cxina, estas malaperontaj.
La sekvanta jarcento montros, kiu el tiuj du venkos: la angla lingvo aw la cxina.
Nenies venko estas bonvena por la resto de la Mondo.
Ambaw lingvoj, la angla kaj la cxina, estas multe kultur-influitaj kaj minimumigas la gravecon de aliaj kulturoj.
Ambaw lingvoj estas relative malfacile lerneblaj, sen akcxento, de ne-denaskuloj.
Tiel, la neevitebla akcxento de la ne-denaskaj parolantoj estas la sxlosilo al ilia estonta klasifiko en duan klason.
Se nek la angla nek la cxina estas tawga farigxi la universala tutmonda lingvo - tiam kio estas la solvo? Cxu estas iu pli bona alternativo? Cxu la Mondo havas entute alternativon?
La evidenta solvo, la evidenta alternativo estus Esperanto. Sed Esperanto ne sukcesis dum 120 jaroj kaj nek angla- nek cxina-parolantoj deziras nek permesos gxian sukceson.
Kie Esperanto havis la plej grandan sukceson, la plej grandan penetron, estas la sama loko kie gxi naskigxis: la slava-parolanta mondo.
La slava-parolanta mondo, kie Esperanto naskigxis kaj kie gxi supervivis dum 120 jaroj, estas ankaw la nura loko, kiu povas helpi Esperanton altigxi al Monda superregado.
La sama slava-parolanta mondo, kiu subtenis la supervivon de Esperanto, tenas la sxlosilon al gxia estonta sukceso.
Sed kiel?
Hodiaw, en la dudek-unua jarcento, la slava-parolanta mondo havas sian propran, regionan Esperanton. Tiu facila lingvo, kiu estas tre simila al Esperanto, nomigxas SLOVIO (www.slovio.com).
La kialo, kial SLOVIO sxajnas teni la sxlosilon pri estonta sukceso de Esperanto, estas gxuste gxia simileco al Esperanto.
http://www.youtube.com/watch?v=AyxYmoVS2XA
Edited by babusxka on 23 December 2010 at 12:04pm
1 person has voted this message useful
|