Sprachprofi Nonaglot Senior Member Germany learnlangs.comRegistered users can see my Skype Name Joined 6267 days ago 2608 posts - 4866 votes Speaks: German*, English, French, Esperanto, Greek, Mandarin, Latin, Dutch, Italian Studies: Spanish, Arabic (Written), Swahili, Indonesian, Japanese, Modern Hebrew, Portuguese
| Message 1 of 5 27 November 2010 at 11:25pm | IP Logged |
Pro la oftaj diskutoj, mi ĉiam volis scii kiom bona Assimil vere estas, kiom ĝi povas
instrui. Ŝajnas ke ĉiuj, kiuj uzis Assimil ĝis nun, ankaŭ uzis aliajn materialojn
antaŭe, dume aŭ poste, kaj cetere ili lernis lingvon kiu rilatas al lingvo kiun ili jam
konas. Tiel ankaŭ la aŭtoro de la fadeno "Assimil experiment" en la subforumo "Language
Learning Logs", li lernas la alsacan kaj jam konas kaj la francan kaj la Germanan -
malbonaj kondiĉoj por vera eksperimento.
Do je la komenco de la jaro, mi kreis planon por propra eksperimento. Mi decidis
eklerni la svahilan nur per Assimil en la fina jarkvarono. Mi neniam antaŭe
provis eklerni tiun lingvon, mi ankaŭ ne konas rilatajn lingvojn kaj mi ĵuris neniel
tuŝi la svahilan ekster la libro. Nu, tempo alvenis, mi ekstudis, kaj jen kion mi povas
diri jam:
* mi nun estas ĉe la 80a pasiva leciono
* mi tute evitis eksterajn materialojn, sed mi ja enmetas ĉion el Assimil en Anki-on
ĉar alikaze mi ne sukcesas memori; kelkfoje mi ankaŭ uzas vortaron por klarigi kion
signifas vorto kiun mi trovis en Assimil; mi pensas ke tio estas akceptebla
* kvankam mi neniam antaŭe lernis afrikan lingvon, mi ja sukcesis rekoni kelkajn
(malmultajn) vortojn pro simileco kun eŭropaj aŭ arabaj vortoj
Mi tamen dirus ke la eksperimento validas kaj ke la rezulto estos tre interesa. Ĉu mi
atingos B1 aŭ eĉ B2? Kiom facile estos por mi kompreni svahilan literaturon? (mi aĉetis
libron) Kiom facile estos por mi aŭdkompreni nekonatajn svahilajn elparolaĵojn? Ĉu miaj
pasivaj kapabloj estos ege pli bonaj ol miaj aktivaj? Kiel fartos mi en mia unua vera
konversacio?
Respondu kun viaj prognozoj se vi volas, kaj mi raportos poste. Eble mi eĉ faru du
testojn: unu post la 100a pasiva (kaj do 50a aktiva) leciono, kaj unu post la kompleta
kurso.
Edited by Sprachprofi on 27 November 2010 at 11:27pm
1 person has voted this message useful
|
ellasevia Super Polyglot Winner TAC 2011 Senior Member Germany Joined 5939 days ago 2150 posts - 3229 votes Speaks: English*, German, Croatian, Greek, French, Spanish, Russian, Swedish, Portuguese, Turkish, Italian Studies: Catalan, Persian, Mandarin, Japanese, Romanian, Ukrainian
| Message 2 of 5 28 November 2010 at 1:12am | IP Logged |
Mi ne scias ĉu vi sukcesos sed mi interesiĝas pri via eksperimento kaj mi atendas la (bonajn) rezultojn. Mi ŝategas la kursojn de Assimil kaj mi celas uzi tiun svahilan kurson en la proksima estonteco. Ankaŭ, kie vi aĉetis svahilan libron? Mi volus legi ion en tiu lingvo sed mi ne scias kie mi povas aĉeti libron. Bonan ŝancon!
Mi skribos la mesaĝon kaj en svahilo:
Sijui kama utafanikiwa lakini ninavutiwa jaribio lako na ninasubiri matokeo. Ninapenda sana kozi za Assimil na nakusudia kuitumia ubele. Pia, ulikinunua kitabu wapi? Ningependa kusoma kitu kwa Kiswahili lakini sijui wapi inawezekana kununua kitabu. Bahati njema!
Edited by ellasevia on 28 November 2010 at 1:14am
1 person has voted this message useful
|
Sprachprofi Nonaglot Senior Member Germany learnlangs.comRegistered users can see my Skype Name Joined 6267 days ago 2608 posts - 4866 votes Speaks: German*, English, French, Esperanto, Greek, Mandarin, Latin, Dutch, Italian Studies: Spanish, Arabic (Written), Swahili, Indonesian, Japanese, Modern Hebrew, Portuguese
| Message 3 of 5 28 November 2010 at 11:10am | IP Logged |
Ho, vi skribas bonege!
Mi aĉetis du svahilajn librojn de http://www.bookdepository.co.uk/ :
"Masomo ya kisasa", poruniversitata libro kun tre diversaj originalaj tekstoj en la
svahila kaj kun vorteksplikoj en la svahila. Ĝi helpu al progresintoj eklegi
originalajn tekstojn.
"Mashairi ya kisasa", svahilaj poemoj, sen eksplikoj.
Haveblas ankoraŭ aliaj svahilaj libroj ĉe Bookdepository, sed tre malfacilas trovi ilin
pro malbona ordigado. Se vi ne scias kie mendi svahilajn librojn, eble tiu retejo bonas
ankaŭ por vi, ĉar ili senpage poŝtas ĉion internacie.
Vi ankaŭ eble interesiĝas pri "La eta princo" en la svahila (Mwana mdogo wa mfalme),
kiun mi trovis ĉe http://www.africanbookscollective.com sed nun aĉetos ĉe la Germana
kuntradukisto.
Edited by Sprachprofi on 28 November 2010 at 11:11am
2 persons have voted this message useful
|
ellasevia Super Polyglot Winner TAC 2011 Senior Member Germany Joined 5939 days ago 2150 posts - 3229 votes Speaks: English*, German, Croatian, Greek, French, Spanish, Russian, Swedish, Portuguese, Turkish, Italian Studies: Catalan, Persian, Mandarin, Japanese, Romanian, Ukrainian
| Message 4 of 5 28 November 2010 at 8:01pm | IP Logged |
Dankon, Sprachprofi! Tiuj rekomendoj estis tre helpemaj. Mi pensas ke mi inkluzivos tiujn librojn je mia kristnasklisto. Ĉu vi scias se la libroj de Harry Potter estas haveblaj en la svahila? Mi volas legi ĉiujn en fremdlingvo (mi jam havas ĝin en la angla, Germana, greka, franca, kaj portugala).
1 person has voted this message useful
|
Sprachprofi Nonaglot Senior Member Germany learnlangs.comRegistered users can see my Skype Name Joined 6267 days ago 2608 posts - 4866 votes Speaks: German*, English, French, Esperanto, Greek, Mandarin, Latin, Dutch, Italian Studies: Spanish, Arabic (Written), Swahili, Indonesian, Japanese, Modern Hebrew, Portuguese
| Message 5 of 5 29 November 2010 at 8:02pm | IP Logged |
Bedaŭrinde mi pensas ke Harry Potter ankoraŭ ne estis tradukita al la svahila. Se vi
tamen aŭdas pri ĝi, sciigu min.
1 person has voted this message useful
|